kvakulo

jaro finiĝos, jaro komenciĝos

jen la ŝajne jara "ĝisdatigo" de mia blogo :-)
mi antaŭbedaŭras, se vi jam ricevis mian "karton" per retpoŝto, ĉi-okaze simple plendu al mi, kaj mi donos al vi iam bieron - aŭ alian trinkaĵon laŭ via deziro :-)


estu la jaro 2007a

bela, ĉarma, profunda, reva, ĝoja,
sukcesa, gaja, feliĉa, suna, paca,
festa, elstara, maltrista, ridetplena,
kontentiga, prospera, grandioza, paradiza,
ama, riĉa, brila, favora, vigla kaj bongusta

por vi!

-----------------------------------------------------------------------------------

kara amiko!

mi esperas, ke vi plenĝuis la jam baldaŭ pasintan jaron!
estis por mi jaro kun multe da ĝuoj, tamen pro tro(eg)laborado
mia tempo por esperantumado nemultis, seeeed mi antaŭplanas, ke
la sekva jaro estu denove plenegegegega je frenezaj esperantaĵoj!

mi petas vin dum la sekva jaro agu kiel eble plej multe kontraŭ
milito kaj interhomaj konfliktoj. iĝu pli scia kaj uzu vian
scion por krei mondon kiu povas enteni ĉian homon. ne estu
tima por fremduloj. respektu unu la alian (kvankam povas esti
foje malfacile). pliaj petoj venos post unu jaro ;-)


plej sincere via,

regin :-)
kvakulo

Du tasoj da kafo — du horoj da dormo

Per dana kanto, kiun plejparte konsistigas eta refreno, mi ĉi-matene vekiĝis. Pro nur 2 horoj da dormo (oni ja ne dormu tro!) mi iĝis iom kantema duŝante kaj esperantigis la refrenon. Ĉu la rezulto ne belas?
Hej belulino!
Permesu al mi, demandi:
De kie vi?

Vi tro belas, belas, belas, belas, belas
Vi tro belas, belas, belas, belas, belas

Hodiaŭ mi partoprenis en la antaŭe aludita eksperimento, kiu, nu kiel diri, estis iomete teda: La eksperimento pritemas kiel klimato en ĉambro efikas laboradon. Do ni devus simuli kontoran laboron (t.e. entajpi tekstojn, ĝustigi aliajn tekstojn kaj adicii kvar nombrojn inter 11 kaj 99) kaj ofte demandi al demandoj pri kia oni opinias la klimaton (ĉu tro aŭ maltro varma, humida, ktp.) dum iom pli ol 4 horoj. La sistemo kompreneble ne funkciis ĝuste, do mi konjektas, ke ili eĉ ne povas uzi la rezultojn de hodiaŭ. Venont-lunde espereble estos pli interese :)
kvakulo

Kial vi forlasis min, kara M55?

Ho ve! La hodiaŭa tago por mi certe ne iĝos la plej bona en mia vivo. Kiam mi biciklis al la buso estis pluvego kaj mi iĝis preskaŭ ĝisoste malseka — kaj mi eĉ ne atingis la buson, kiu forveturis ĵus kiam mi alvenis al la bushaltejo. Ho ve! Mi devis — mi bezonis — plendi al iu kaj SMS-umis al mia frato kaj iĝis en pli bona humoro. Tamen, anstautaŭ remeti la poŝtelefonon en poŝon de mia pantalono kiel kutime, mi metis ĝin en poŝon de mia jako. Ho ve! Nun mia poŝtelefono ne plu estas en mia jaka poŝo kaj verŝajne daŭre restas en iu buso. Ho ve! Tuj post mi rimarkis tion, mi telefonis al la poŝtelefonia firmao por malfunkciigi la numeron — espereble neniu trovis la telefonon antaŭ tio kaj faris multajn vokojn al foraj landoj. Ho ve!

Malgraŭ ĉiuj ĉi malbonaĵoj fakte ankaŭ okazis io bona por mi hodiaŭ: Oni akceptis min en eksperimento por kio, oni pagos al mi iom da mono. Tio espereble ebligos al mi partopreni IS-on (aŭ acxeti novan poŝtelefonon). Verŝajne pli pri tiu eksperimento poste ... :)
kvakulo

Ĉu fajro estu?

— La buso ne plu iras, anoncis iom ĝenita la ŝoforo de buso, kiun mi ĵus eniris. Antaŭ ol mi plene sidiĝis, mi jam estis celanta la elirpordon de la buso per rapidaj paŝoj. Rigardante al la fumo de kio pli kaj pli venis, la ŝoforo preskaŭ lerte baris la elirpordon, tiel ke ne eblis forlasi la buson per mia granda rapideco. La fumo verŝajne bone klarigas kial mi rapidis. Kiam la ŝoforo finfine ebligis al mi la eliradon, post almenaŭ 2,5 sekundoj da barado, mia paŝado denove iĝis rapida por ne stari tro proksime al buso, kiu certe iĝus tre malviviga afero en okazo de eksplodo.

— For de la buso! For de la buso! Flamoj estas!, mi elkriis sufiĉe laŭte kaj multfoje kiam mi ekvidis de sekura distanco en la buso flamojn. Oni eble kredus ke la ceteraj kunveturantoj rapide forirus. Ne. Tial mi denove ekkriis. Ili firme restis ĉe la buso — ja nur temis pri fajro en la elektraj instalaĵoj. La ŝoforo kelkfoje provis estingi la fajron, sed ĉiam post momento ĝi revenis. La fajrobrigado venis en granda nombro post kelkaj minutoj kaj zorgis pri la fajreto, pri kiu fakte temis. Nenio plu okazis kaj per la sekvanta buso mi rekomencis la veturadon hejmen ... kiu ĉi-foje estis senflama.
kvakulo

dejnis ['danish]

"Nur imagu ke tiu mirinda viro [Zamenhof], kiu estis doninta al la mondo unu el la plej netakseblaj benoj, kiujn la homaro iam ricevis de homo, kiu plene konsciis la valoron de tiu tasko — devis dediĉi tempon kaj laboron al la subula tasko enskribi, unu post alia, la nomojn de tiuj, kiuj dejnis 'esploreti lian malgrandan verkaĵon', kaj decidis registri sin inter liaj subtenantoj." (Citaĵo de "Joseph Rhodes kaj la Fruaj Tagoj de Esperanto en Anglujo" de Merchant. Citita laŭ "Originala Verkaro de Zamenhof" de D-ro Dietterle.)

Krom ke mi trovas la ĵus skribitan citaĵon interesa kaj prava, la vorto dejnis uzita en ĝi kaptis mian atenton — nu, kial? Laŭ mia elparolo tiu vorto multe similas al la angla danish. Kurioze.
kvakulo

(no subject)

Hodiaŭ mi legis esperantan novelon en kiu mi renkontis la vorton “kamufli”. Laŭapekte ĝi estas nur alia vorto, sed provu nun laŭtlegi ĝin.

Kamufli, kamuflu, kamuflo, kamufla, kamufle.

Mi jam kuŝas sub mia skribotablo ridante.
kvakulo

La Ora Voj'

Multe da personoj diradas, ke mono ne gajneblas en la reto. Mi havas pruvon, ke fakte ja estas eble! Ankaŭ Vi per iomete da laboro kaj bonaj interligoj povos ricevadi ĉekojn, samkiel mi. Ĉar ne estas tutsimple, mi ĉi tie ne plu parolos pri tio, sed baldaŭ mi eldonos libreton, en kiu la metodoj estos profunde klarigitaj.

Personoj, kiuj jam tralegis la manuskripton, diris i.a.:

Mi unue ne kredis je miaj propraj okuloj. Tiel simple kaj facile!
(B. J., Roterdamo, Nederlando)

Tiu ĉi ne estas libro leginda, sed legenda!
(R. L., Taastrup, Danlando)

Por konvinki eĉ la skeptikulojn, mi skanis kaj alŝutis ĉekon, kiun mi ĵus ricevis de Usono. Vidinte ĝin vi sendube min kredos!

Montru la ĉekon...Collapse )

La libreto «La Ora Voj'» estos eldonita de propra eldonejo komence de decembro.

Mendu jam nun kaj ŝparu multe! Unu ekz. nur nun vendiĝas kontraŭ 10 eŭroj -- poste ĝi plikostiĝos! Rabato je 30% jam ekde la 3-a ekz.
kvakulo

ITV

Hieraŭ mi ĉeestis la prelegon pri ITV de Flavio Rebelo en Kopenhago, Danio. Li parolis dum ĉ. unu horo nek pri sia privata revo, nek pri la revo de la Ĝangalo-teamo, sed pri la komuna revo de multaj samideanoj. Dum multaj jaroj oni ja pensis, ke estus ege bone, se oni nur havus televid-kanalon en Esperanto, sed ne eblis pro la grandaj kostoj al satelitoj, salajroj, ktp., sed nun eblas pro la reto. Oni ja povas elsendi televidon rete en malmultekosta maniero.

Li parolis entuziasme pri la ideo, sed substrekis ke la kvalito de la programoj en la kanalo gravegas. Ne nur en enhavo, sed ankaŭ en aspekto, ĉar se ne-esperantitoj vidos programon, kiu ŝajnas esti fuŝa, li certe ankaŭ pensos, ke Esperanto estas fuŝa lingvo. Sed se male, la programo aspektas bele, li eble pensos, ke Esperanto uzeblas, kaj ĝin lernos. La kanalo estas la plej grava afero por Esperanto ekde la Unua Libro.

Poste lia prelego estis demandoj pri ITV de la ĉeestantoj, ekz. pri la ebleco elŝuti la programojn. Li klarigis kial ne eblas fari la programojn elŝuteblaj pro la kopirajto kaj granda kosto.
kvakulo

Mi estas ege populara

- almenaŭ mi ricevis hodiaŭ ne malpli ol 78 retpoŝtojn de personoj mi tute ne konas. La plej stranga afero estas, ke ili ĉiuj, kiuj skribis, almetis dosieron "ĉar la mesaĝo estas en Unikodo". Mi tute ne komprenas ;)

Ĉu vi uzas Vindukson? Ĉu vi scias pri Paltalk? Paltalk estas programo per kiu vi povas paroli kune kun aliaj homoj - kaj Esperantistoj. Vi povas elŝuti ĝin senpage el la hejmpaĝo de Paltalk. La programo tute ne funkcias perfekte, laŭ mia opinio, sed sufiĉe bone, tiel ke vi povas plibonigi vian Esperantan parolpovon. Mi ne jam trovis programon, kiel Paltalk, kiu funkcias en Linukso, do mi ne mem ofte povas uzi Paltalk-on.

Hodiaŭ ĉeestis personon de Portugalio en la Esperanto-Klubo. Li parolis pri ĝusta media energio per ekz. vent-mueliloj. Mi ne aŭdis lian prelegon de la komenco - sed fakte tio ankaŭ malgravas. Li parolis tre klare kaj mi preskaŭ komprenis ĉion, kion li diris. Finfine, mi povas senti, ke mi plibonigas mian scipovon de parolata Esperanto.