| Regin LARSEN ( @ 2004-11-01 22:45:00 |
Du tasoj da kafo — du horoj da dormo
Per dana kanto, kiun plejparte konsistigas eta refreno, mi ĉi-matene vekiĝis. Pro nur 2 horoj da dormo (oni ja ne dormu tro!) mi iĝis iom kantema duŝante kaj esperantigis la refrenon. Ĉu la rezulto ne belas?

Hej belulino!Hodiaŭ mi partoprenis en la antaŭe aludita eksperimento, kiu, nu kiel diri, estis iomete teda: La eksperimento pritemas kiel klimato en ĉambro efikas laboradon. Do ni devus simuli kontoran laboron (t.e. entajpi tekstojn, ĝustigi aliajn tekstojn kaj adicii kvar nombrojn inter 11 kaj 99) kaj ofte demandi al demandoj pri kia oni opinias la klimaton (ĉu tro aŭ maltro varma, humida, ktp.) dum iom pli ol 4 horoj. La sistemo kompreneble ne funkciis ĝuste, do mi konjektas, ke ili eĉ ne povas uzi la rezultojn de hodiaŭ. Venont-lunde espereble estos pli interese :)
Permesu al mi, demandi:
De kie vi?
Vi tro belas, belas, belas, belas, belas
Vi tro belas, belas, belas, belas, belas