Regin LARSEN ([info]kvakulo) wrote,
@ 2004-10-18 23:09:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
dejnis ['danish]
"Nur imagu ke tiu mirinda viro [Zamenhof], kiu estis doninta al la mondo unu el la plej netakseblaj benoj, kiujn la homaro iam ricevis de homo, kiu plene konsciis la valoron de tiu tasko — devis dediĉi tempon kaj laboron al la subula tasko enskribi, unu post alia, la nomojn de tiuj, kiuj dejnis 'esploreti lian malgrandan verkaĵon', kaj decidis registri sin inter liaj subtenantoj." (Citaĵo de "Joseph Rhodes kaj la Fruaj Tagoj de Esperanto en Anglujo" de Merchant. Citita laŭ "Originala Verkaro de Zamenhof" de D-ro Dietterle.)

Krom ke mi trovas la ĵus skribitan citaĵon interesa kaj prava, la vorto dejnis uzita en ĝi kaptis mian atenton — nu, kial? Laŭ mia elparolo tiu vorto multe similas al la angla danish. Kurioze.


(Post a new comment)


[info]goulo
2004-10-18 09:34 pm UTC (link)
Interese, mi ne trovas "dejni" en PIV nek en ReVo, sed mi supozas ke temas pri la angla "deign". Ĉu la vorto ja ekzistas, aŭ cŭ la aŭtoro kreis ĝin? Kurioze ja.

Per google mi vidas ke "dejni" aperas en la loĵbana. :)

(Reply to this)(Thread)

dejni
[info]kvakulo
2004-10-18 10:05 pm UTC (link)
Jes, la signifo estas 'deign'. Ĝi ekzistas en mia Esperanta-dana vortaro de 1997 (la citaĵo estas de libro de 1923), sed eĉ unu uziĝon de ĝi mi ne povas trovi per Guglo.

Ĉu 'degn' troviĝas en PIV? Ĝi devus laŭ mia vortaro havi i.a. la saman signifon kiel 'dejn', kvankam transitiva anst. ntr.

(Reply to this)(Parent)(Thread)

degni
[info]goulo
2004-10-18 11:39 pm UTC (link)
Jes ja, "degni" ekzistas en PIV. Eble la originala aŭtoro simple cerbofurzis kaj uzis "dejni" anstataŭ "degni" pro la similaj prononcoj de "dejni" kaj la angla vorto "deign"...?

(Reply to this)(Parent)(Thread)

Re: degni
[info]kvakulo
2004-10-20 10:18 pm UTC (link)
Aŭ tio aŭ tio tio, ke la formo de la vorto ne jam estis fiksita kiam li ĝin uzis.

Mi tamen metis noton ĉe la vorto en mia vortato, tiel ke mi ne subite ĝin uzos iam poste kiam mi pri la afero jam ĉion forgesis :)

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…