| 11:09p |
dejnis ['danish] "Nur imagu ke tiu mirinda viro [Zamenhof], kiu estis doninta al la mondo unu el la plej netakseblaj benoj, kiujn la homaro iam ricevis de homo, kiu plene konsciis la valoron de tiu tasko — devis dediĉi tempon kaj laboron al la subula tasko enskribi, unu post alia, la nomojn de tiuj, kiuj dejnis 'esploreti lian malgrandan verkaĵon', kaj decidis registri sin inter liaj subtenantoj." (Citaĵo de "Joseph Rhodes kaj la Fruaj Tagoj de Esperanto en Anglujo" de Merchant. Citita laŭ "Originala Verkaro de Zamenhof" de D-ro Dietterle.)
Krom ke mi trovas la ĵus skribitan citaĵon interesa kaj prava, la vorto dejnis uzita en ĝi kaptis mian atenton — nu, kial? Laŭ mia elparolo tiu vorto multe similas al la angla danish. Kurioze. |