Regin LARSEN ([info]kvakulo) wrote,
@ 2003-12-09 20:02:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
La vojo al la kunvenejo
Mi biciklis al la stacidomo kaj veturis per trano al Kopenhago (la ĉefurbo en Danio), por veni al esperant-kunveno tie, hieraŭ. Estis kompreneble neniu problemo, sed tiam mi alvenis al Kopenhago mi piediru de la stacio al la kunvenejo. Tiu estis problemo. Unue, mi iris en unu direkto kaj post en alia direkto, sed mi ne povis trovi la ĝustan vojon. Bone, mi reiris al la stacio por demandi helpon.

Iun viron hazardan demandis mi (kompreneble vere en la dana):

"Pardonu min, ĉu vi konas kie la vojo 'Kalvebod Brygge' estas?
"Jes, tiu estas en ĉi tiu direkto"
"Ho, bone. Dankon!"
"Kien iros vi?"
"Al 'Vasbygade'"
"Ĉu numero dek?"
"Jes!"

La viro estis esperantisto kaj mi sekvis kune lin al la kunvenejo - tre amuza kaj feliĉa koincido.


(Post a new comment)


[info]goulo
2003-12-11 10:33 pm UTC (link)
Ha, se nur vi portis verdan stelon. :)

Mi havas Esperantan flageton sur mia aŭto; mi atendas ke iam iu nekonato parolas Esperante kun mi kiam mi eliras mian aŭton. :)

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…